Oftaj demandoj

Kelkaj demandoj kaj respondoj por vi.

Pri la evento

Kion signifas EYE? Kaj YO!Fest?
EYE signifas “European Youth Event” (Eŭropa Junulara Evento aŭ Okazaĵo) kaj YO!Fest indikas “Youth Opinion! Fest” (Junulara Opinio!Festo). En 2018, oni festos la 10an YO!Fest de la historio.

Kiuj organizas kaj respondecas pri ili?
La Eŭropa Parlamentejo respondecas pri la organizado de EYE, kaj la Forumo Junulara Eŭropo (FoJE) por YO!Fest. Ili estas pli malpli du malsamaj eventoj, samtempe ligitaj kaj apartaj.

Kiom da homoj partoprenos la eventon?
Kutime inter 7 kaj 8 miloj. Por 2018, oni antaŭvidas 10 milojn da partoprenontoj.

Kie ĝi okazos ekzakte?
EYE okazos ene de la Eŭropa Parlamentejo en Strasburgo: en la koridoroj, en la ena korto, en la plenaj sesioj kaj en apartaj kunsidĉambroj. YO!Fest okazos tuj ekster la Parlamentejo, ĉefe antaŭ ĝia enirejo kaj en granda libera spaco apud ĝi.

Pri la partopreno

Kie mi devas loĝi por povi partopreni? Kiun naciecon mi devas havi?
Ĉiuj rajtas partopreni. Por ricevi subvencion, vi devas esti eŭropuniano kaj loĝi en Eŭropa Unio aŭ najbaraj landoj. Neeŭropunianoj rajtas partopreni sed ne ricevos subvencion. Serboj, albanoj, turkoj kaj makedonoj kalkuliĝas kiel eŭropunianoj.

Kiom aĝaj devos esti la membroj de la esperanta grupo?
Limo por la evento estas 16-30. Limo por aliĝi la esperantan grupon estas 18-30. Tamen, du homoj rajtas esti samtempe dua kaj tria grupestro kaj pli aĝa ol 30. Do se vi pli aĝas, vi devos ankaŭ preni pli da respondecoj!

Pretigoj de nia agado

Ĉu TEJO havos budon?
Jes, TEJO havos eĉ pli ol budon! Ni ricevos pli grandan spacon por memorganizi, pli flekseblan, malferman kaj amuzan ol budon.

Ĉu eblas organizi aktivaĵojn kun aliaj neesperantaj organizoj?
Jes, sed nur kaze ke ili estis jam akceptitaj kiel oficialaj partneroj.

Ĉu eblas organizi flashmob?
Jes. Ĉu vi havas ideojn? Skribu al mi!

Per kiuj manieroj ni komunikos kun la partneroj?
Ĉefe retpoŝte, per gugla grupo.

Surloke

Ĉu aĉeteblos bona manĝo surloke dum la YO!Fest?
Jes! Estos multaj planitaj opcioj por viandmanĝantoj, vegetaranoj kaj veganoj.

Ĉu estos pli bona ŭi-fio ol pasintfoje?
Ne, ne estos ŭi-fio en YO!Fest 2018. Estos reto por la organizantoj kaj kursgvidantoj (do nur por kelkaj el ni) kaj ĉiuj aliaj devos uzi propran reton. Tamen, estos ankaŭ pli bona telefona aplikaĵo.

Ĉu oni rajtas kunporti botelojn, tranĉilojn ktp?
Ne. Sekureco ene de Eŭropa Parlamentejo estos sama kiel flughavena sekureco. Ekster la Parlamentejo reguloj malsamas, tamen atentu kaj pli bone ne komportu ion ajn ne permesitan krom akvbotelon. Se vi tamen neintence kunportos malpermesitaĵojn, lasu ilin en la budejo antaŭ eniri la Parlamentejon, aŭ vi riskos maltrafi viajn aktivaĵojn.

Ĉu estas eblo loĝi senpage ĉe esperantistoj?
Jes, pasintfoje ĉiam eblis. Ni strebos tiusence.