Informoj pri Eŭropo kaj Eŭropa Unio

En tiu ĉi paĝo troviĝas kolekto de ligiloj al utilaj materialoj por lerni pli pri Eŭropo, kaj ĉefe pri Eŭropa Unio.

La plej interesa kaj enhavplena materialo estas la libreto de Pascal Fontaine “Eŭropo en 12 lecionoj“. Ĝi troviĝas senpage ĉe la retejo de la Eŭropaj Leĝoj Publikaĵoj en pluraj lingvoj. Ankaŭ en la retejo europa.eu troviĝas libere uzeblaj materialoj en ĉiuj oficialaj lingvoj.

La oficiala retejo de la Eŭropa Parlamentejo ankaŭ ofertas plurajn informigajn artikolojn, kiel ekzemple pri ĝia funkcio kaj ĝiaj interpretistoj.

Se vi bone lernas per videoj, Jutubo disponebligas plurajn interesajn seriojn kaj klarigajn videojn pri Eŭropa Unio.

En la angla:

En la franca:

En la itala:

Fine, jen kelkaj temaj videoj:

Post legado aŭ spektado, vi eble ŝatus cerbumi pri Eŭropa Unio per tiuj ĉi sekvaj demandoj (dankon al Walter por listigi ilin por YO!Fest 2016):

  • Konsiderante la celojn kaj la valorojn de eŭropa integriĝo kaj via percepto pri Eŭropo, kiujn celojn EU devus havi? Kiuj estas ĉefaj defioj kiujn EU devus prizorgi, hodiaŭ en 2018?
  • Kiuj eŭropuniaj insitutucioj povus laŭ vi pli efike strebi por evouluigi eŭropan politikan integriĝon? Kial?
  • Laŭ vi, kion Eŭropa Unio devus fari por plivastigi agadkampon kaj kutiman percepton de Eŭropa Civitaneco?
  • Konsiderante eŭropan Politikon pri Eksteraj Rilatoj kaj Komuna Sekureco kaj la lastajn dramajn terorismajn eventojn, per kia strategio EU devus zorgi pri komuna ekstera sekureco?
  • Kion vi scias pri “demokratia deficito”? Kiel prizorgi ĝi? Ĉu laŭ vi kunlaborado inter EP kaj naciaj Parlamentoj helpas solvi problemon? Ĉu indas plivastigi ĝin?
  • Kiu estas diferenco inter politika grupo kaj partio? Ĉu ĉiuj eŭropaj grupoj havas respondan partion en via ŝtato? Ĉu vi havas rimarkojn aŭ kuriosaĵoj pri ĉi tiu sistemo kaj ligiloj?
  • Kiom da oficialaj lingvoj havas Eŭropa Unio? Kiom da lingvoj uzas Eŭropa Parlamento? Ĉu ĉiuj oficialaj lingvoj estas same uzitaj en tradukado kaj interpretado?
  • Kiom da sidejoj havas EP? Kio okazas en ĉiu? Kion vi scias pri la „sideja problemo” de Eŭropa Parlamento?